WTC 7 Building Evaluation Introduction - Esperantaj subtitoloj

143 views · Published 11 January 2016 · 2:14 · Indexed 20 September 2026

Channel: AE911Truth · 2016 · Science & Technology

Watch on YouTube

La projekto 'World Trade Center Building 7 Evaluation' - 'Taksado de la Monda Komerca Centro Konstruaĵo 7' – estas inĝeniera studo ĉe la Universitato  de Alasko-Fairbanks (UAF) uzante modeladon per finiaj elementoj por taksi la eventualajn kaŭzojn de la kolapso de Konstruaĵo 7 de la Monda Komerca Centro. La studon plenumas d-ro J. LeRoy Hulsey, katedro de la Fako de Civila kaj Media Inĝenierado, kaj du doktoriĝaj esplorasistentoj. Profesiuloj de la kampoj de struktura inĝenierado, civila inĝenierado, meĥanika inĝenierado, arĥitekturo, konstruĵo-dezajno kaj konstruo, fiziko, matematiko, kaj science, kiel ankaŭ  ordinaraj civitanoj, estos invititaj por enplektiĝi. Ĉiu aspekto de la scienca procedo estos afiŝita ĉe http://WTC7Evaluation.org.  La projekton amasfinancos la neprofitcela organizaĵo 'Architects & Engineers for 9/11 Truth' [Arĥitektoj kaj Inĝenieroj por la Vero pri 9-11].

Por pliaj informoj vizitu http://WTC7Evaluation.org

Abonu por resti ĝisdata, kaj bonvolu komunigi la informojn kun viaj kolegoj.

Jen ligo al aliaj filmetoj de AE911Truth kun anglaj subtitoloj: 
https://www.youtube.com/playlist?list=PLUshF3H0xxH026lWAsfiOtN9RkNTo_jbS

More from this channel